Tuesday, November 30, 2010

Insulara knabo


Naskita en ĉi tiu insularo,
kie sunlumo estas senpaga
kaj lunlumo estas donaco,
mi estas ja insulara knabo.

La insularo estas patrolando,
al kiu mi donas mian amon.
Malgraŭ ventego kaj tertremo,
mi restadas insulara knabo.

Noemuti-Timoro, januare 2010

La angla por infanoj


Antaŭ momento en la radio

oni informadis pri la plano

instrui la anglan en bazlernejo,

komence ekde tre juna aĝo.


Mi tre miris pri tia politiko

fermanta la pordon al la junularo

frue koni sian gepatran lingvon—

la identecon de unika popolo.


Malgraŭ la graveco de iu valoro

tra la partoj de nia planedo,

estas belega la diverseco,

sed kun homara unueco.


Pro la forto de iu valoro,

je la nomo de moderneco,

ni donas al nia junularo

nescion de riĉa trezoro.


Estas bona la entuziasmo

lerni ion de alia mondoparto.

Sed bona skalo de antaŭeco

nin savos el komuna bedaŭro.


Jogjakarto, marte 2010