Monday, February 23, 2009

Dudek Poemetoj -20


XX

Kiam alvenas la nokto
Kraboj ekiras al la sablo
En spiralaj truoj ili loĝas


Jogjakarta, 22/II/2009

Dudek Poemetoj -19

XIX

Super lago aperas ĉielarko
Kun ĝia tuta kolora beleco
Vivas ĉiam dia promeso


Jogjakarta, 22/II/2009

Dudek Poemetoj -18

XVIII

La palmoj apud marbordo
Bonvenas la nokton
Kun folioj dancantaj


Jogjakarta, 22/II/2009

Dudek Poemetoj -17

XVII

Juna virino malfermas la pordon
Kiam la oriento estas tiel ruĝa
portanta novan esperon
.
.
Jogjakarta, 22/II/2009

Dudek Poemetoj -16

XVI

Du amantoj dum vojaĝo
Transiras grandan kampon
Supre, la luno brilas klare


Jogjakarta, 22/II/2009

Dudek Poemetoj -15

XV

Nuda virino en la banĉambro
Faranta muzikon kun akvo
Gaston salutas papago


Jogjakarta, 22/II/2009

Dudek Poemetoj -14

XIV

Formiko ekportas nutraĵon
Sed ĝi estas tro peza
Venas la amikoj por helpi


Jogjakarta, 22/II/2009

Dudek Poemetoj -13

XIII

Troviĝas ĉi tie novaj folioj,
Sur la piedvojo apud vilaĝo
Iu volas sendi mesaĝon


Jogjakarta, 22/II/2009






Dudek Poemetoj -12

XII

Nigra birdo kantadas matenon
Antaŭ kampara dometo
Oni frapos ĉe la pordo


Jogjakarta, 22/II/2009

Dudek Poemetoj -11

XI

Subite la maro fariĝas seka
Fiŝoj estas proksimaj
Cunamo alvenos


Jogjakarta, 22/II/2009

Dudek Poemetoj -10

X

Nova tago komenciĝas
Kun tre tipa sono
De importitaj motorcikloj


Jogjakarta, 21/II/2009




Dudek Poemetoj -09

IX

Tra folioj de maizoj
Mi vidas malnovan barakon
Flanke de brua golfeto


Jogjakarta, 21/II/2009

Dudek Poemetoj -08

VIII

Simioj apud ĉefvojo
Atendas iujn pasaĝerojn
Kiuj ĵetos bananojn


Jogjakarta, 21/II/2009

Dudek Poemetoj -07

VII

Je longa nokto
Mi fariĝos atentega
Se estas aromo de kafo



Jogjakarta, 21/II/2009

Dudek Poemetoj -06

VI

Post pluvego ĉe la urbo
La ŝuoj de iuj knabinoj
Fariĝas poŝoj de akvo
.
.
Jogjakarta, 21/II/2009

Dudek Poemetoj -05

V

En vasta rizkamparo
Kiam ĉio estas flava
Paseroj zorge manovras



Jogjakarta, 21/II/2009

Dudek Poemetoj -04

IV

De ŝtono al ŝtono
Duone kovrata de akvo
Libeloj libere flugas


Jogjakarta, 21/II/2009

Dudek Poemetoj -03

III

Antaŭ groto mi troviĝas
Silenco kunuleto estas
Rosero rozarion karesas


Jogjakarta, 21/II/2009




Dudek Poemetoj -02

II

Venas inspiro en la menson
Kaj ĝi fluas ĝis la koro
Poste naskiĝas vortoj


Jogjakarta, 21/II/2009

Dudek Poemetoj -01


I

Sonas longa sireno
Alvenas tiu trajno
Reĝos la distanco


Jogjakarta, 21/II/2009

Mi estas kun vi


Ĉi tie mi estas, jasmeno,
en la ĝardeno sen espero.
Troviĝas nur plastikaj floroj,
dancantaj dum longa somero.

Ne estas multkoloraj orkideoj
sur multjaraj tropikaj arboj,
kie bone kantas ciuj birdoj.
Venu, ni iru al la arbaro!


Jogjakarta, 21/II/2009

Venas la mateno


La kokoj gaje kantas
la sonoriloj baldaŭ alvokos,
mi ankoraŭ ne ekdormas.
La mateno estas ĉe la sojlo.


Jogjakarta, 21/II/2009

Popolo sen lingvo

Bildo: http://www.sino.net/australia-tourist-guides/history.html
.
Ĉiu(dek)jare oni diras adiaŭon
al la lasta parolanto de lingvo,
kiu nun estas nur ombra memoro
je la koro de popolo sen voĉo.

Vere, estas lingvo sen popolo
sed baldaŭ estos popoloj sen lingvo
se la mondo restas en silenco
kaj pli frue alvenas urugano.

Ni mem estas vivaj atestantoj
de la malapero de niaj trezoroj.
Kiam mortas la lasta parolanto,
malaperas la voĉo de popolo.


Jogjakarta, 21/II/2009